Al-Muqanna

Haŝim (en araba kaj persa: هاشم), pli bone konata kiel al-Muqanna‘ (arabe المقنع "la vualito", mortiĝis ĉ. 783.[1]) estis inter la unuaj malmultaj kiuj rezistis kontraŭ la arab-trudita religio Islamo, kaj li organizis multajn atakojn kontraŭ arabaj armeoj kaj li ekhavis ĉiam milit-akirojn. Li estis kemiisto, kaj unu el liaj eksperimentoj okazigis eksplodon en kiu parto de lia vizaĝo estis bruligita. Dum la resto de sia vivo li uzis vualon kaj tiele li estis konata kiel "Almughanna" ("la vualito"). Li postulis esti profeto, kaj li fondis religion kiu estis mikso de Zoroastrismo kaj Islamo. Li estis vidata kiel hereza fare de ĉefaj branĉoj de Islamo.

  1. The Encyclopaedia of Islam. 2a eld. Vol. 7. Paĝo 500.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search